Neĝa mateno

najbara kanalo

Neĝis ĝis la frua mateno de hodiaŭ. Poste la matena suno aperis el inter nuboj.

La neĝo tavolis je kelkaj centimetroj. Estas la unua neĝa tavoliĝo en tiu ĉi vintro. Tavoliĝo en decembro estas eksterordinare frua okazaĵo en nia regiono.

La foto montras kanalon, kiu fluas malantaŭ mia domo. Estas onidiro, ke neĝo ĉion beligas. Mi ja aprobas la onidiron.

5 pensoj pri “Neĝa mateno”

  1. Bela bildo! Ankaŭ iom negxis cxe ni antaux kelkaj semajnoj – tre-ege frue. Cxu tergloba varmigxo tiel sxangxas la sezonojn?

  2. Eriketo!
    Japana meteologia agentejo antaŭe prognozis varman vintron por tiu ĉi sezono. Sed ĝi nun prognozas malvarmegan vintron.
    Certe la klimato de Tero nenormaliĝas.

  3. Ne negxis jam dum 60 tagoj cxi tie,kie situacias cxe la rivero Jing,cxio estas seka kaj frosta,kio malgxojigas la lokan logxantaron .Elkore oni petas la Dion por baldauxa negxo.
    blankaj kaj legxeraj negxoj sursure kaj ankau sxvebe falos,tio estos bela pejzagxo!

  4. Dankon, Hu!
    Ĉi-foje mi sukcese povis trarigardi vian retalbumon, en kiu troviĝas ja multaj belaj kaj interesaj fotoj.
    Mi esperas, ke oni havos belan neĝon en via regiono.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *