PEJVo 1.70 publikigita

Mi daŭrigas kompiladon de la Praktika Esperanto-Japana Vortareto (PEJV), kiu estas simpla tekstodosiero legebla kaj traktebla per komputilo. Nun mi publikigis ĝian novan eldonon 1,7 kun ĉ. 39 000 kapvortoj. Interesitoj povas elŝuti ĝin el ĉi tie.

Se vi scipovas la japanan lingvon, vi povas konsulti ĝin ankaŭ rete:
https://www.vastalto.com/pejv/

2 pensoj pri “PEJVo 1.70 publikigita”

  1. Malaĉa! Kvankam mi ne scipovas la Japanan (mi jam provis lerni ĝin, sensukcese…) ŝajnas esti grandega laboro. Dankon pro tio.

    En la dosiero https://www.vastalto.com/pejv/gvidilo.txt, mi trovis tion:
    * plrbajtaj -> plurbajtaj
    * Ĉar ne *ciuj* lingvouzantoj [..] -> Ĉar ne ĉiuj lingvouzantoj […]
    * […] kaj *esrimas* mian koran dankon -> […] kaj esprimas mian koran dankon

    En la ĉefa dosiero “pejvo.txt”, mi vidas, ke vi uzas majusklon por propaj nomoj. Do la vorto *skrabl/o* devus miaopinie havi majusklon: “Skrab/o”. Ĉu ne?

Lasi respondon al dominiko Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *