Mia filo …

(“En ordo krom unu”, mi skribis antaŭe. Jen temas pri tiu unu…)

Estas la 49-a tago ekde kiam mia filo forpasis. Laŭ budhismaj instruoj mortinto vagadas en limregiono inter morto kaj vivo dum 49 tagoj ekde sia morto, kaj en tiu ĉi tago li/ŝi transiras en sekvan vivon per refoja transnaskiĝo. Kvankam mi ne estas kredanto, tiu rakonto iomete konsolas min.
Mia filo enhospitaliĝis pro kormuskola malsano fine de la lasta junio. Malgraŭ zorgema kuracado lia koro ĉesis bati fine de la lasta decembro. Estas ne kredeble, ke li mortis tiel juna. Kiam mia patrino grave malsaniĝis antaŭ unu jaro, li multe helpis al mi. Li estis bonkora kaj pensema junulo. Nun mi ne trovas lin ĉirkaŭ mi. Mi neniam revidos lin. Kia fatalo!
De tempo al tempo rememorante lin, mi kaj mia edzino eklarmas. Vera malĝojo… Ŝajnas al mi, ke nur la tempo konsolas nin kaj cikatrigas nian vunditan koron. Ni ja devas alkutimiĝi al nia sorto.
Ne velku la memoroj pri li! Donu pacon kaj konsolon al ni postvivantoj!

11 pensoj pri “Mia filo …”

  1. Fotono, Maria, Jozefo, Andrew, Blanka Meduzo kaj Formiko, mi dankas vin pro viaj sinceraj vortoj.
    Mi ja bezonas pli da tempo por akcepti la sorton, sed certe mi havos sufiĉe da tempo kaj eltenemo.

  2. Kia doloro! Mi ne povas kredi.
    Vi hajkumas pri via malsana patrino, sed malantaŭ tio via kara filo!

    vintras printempo,
    juna forlasas oldan,
    ho ne, ne, Dio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *