Tro da abundo

Ĉu vi bonvolas klarigi al mi, kion signifas kaj kiel diferencas la vortoj kreskaĵo, planto, vegetaĵo kaj vegetalo? Laŭ mia observo ili estas preskaŭ samsignifaj.
La difinoj de NPIV estas tro scienca (aŭ pedanta) kaj ne konvinkas min. Aliaj vortaroj donas ĝenerale ne-klarajn difinojn. La Reta Vortaro (http://reta-vortaro.de/revo/) donas relative konkretajn difinojn.
La kvar vortoj al unu koncepto estas tro abunda. Mi ŝatas elekti unu el ili. SSV (Simplaj samsignifaj vortoj, http://www.bonalingvo.org/) rekomendas la uzon de “kreskaĵo”, sed mi ne estas konvinkita.
Mi esploris oftecon de la vortoj kaj ricevis du rezultojn.
(1) En la Tekstaro de Esperanto (http://tekstaro.com/):
    kreskaĵo: 151 / planto: 134 / vegetaĵo: 31 / vegetalo: 2 (trafoj)
(2) En la retpaĝoj per Kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo/) [-Wikipedia]:
    planto: 91300/ kreskaĵo: 11900/ vegetaĵo: 9150/ vegetalo: 4540 (trafoj)
En la Tekstaro 73 trafoj el 151 de “kreskaĵo” estas tiuj de Zamenhof. Ŝajnas al mi, ke plimulto de esperantistoj nuntempaj preferas la vorton “planto”. Sed kompilantoj de Esperantaj vortaroj ŝajnas havi malsamajn opiniojn.

2 pensoj pri “Tro da abundo”

  1. Rilate, ni havas la radikon ‘vegetar-‘ pri manĝo. Mi trovis ankaŭ ‘vegetalin-‘, kio ne estas ina vegetalo sed planta graso.

    La rilato inter ‘vegetar-‘ kaj ‘vegetal-‘ iomete similas la rilaton inter ‘viand-‘ kaj ‘best-‘, sed malsama. Rilate al ‘viand-‘, ankaŭ estas ‘karn-‘, ‘animal-‘. Tio etas tro komplika por lerni.

  2. “Vegetar-” temas pri disciplino pri nutrado. La rilato inter “viand-” kaj “best-” estas komparebla kun tiu inter “legom-” kaj “vegetaĵ-/plant-” laŭ mia kompreno.
    Cetere mi trovis en NPIV “vegetaĵa butero”-n anstataŭigebla al “vegetalino”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *