Bona posttagmezo

Hodiaŭ estis la naskiĝtago de mia forpasinta filo. Tri liaj amikoj de malproksimaj urboj vizitis nin. Ili estis membroj de la studenta literatura klubo de la universitato, al kiu mia filo apartenis. Prenante kukon kaj teon, ni interparolis pri la memoroj de mia filo. Estis bona posttagmezo por mi kaj mia edzino.

2 pensoj pri “Bona posttagmezo”

  1. Dankon pro via kunsenta saluto!
    Kvankam pasis ĉirkaŭ kvar monatoj de post la forpaso de mia filo, mi sentas la tempodaŭron kaj tre longa kaj tre mallonga. La tempofluo ŝajne vagas malorde.
    Malĝojo revenadas de tempo al tempo. Nur tempopaso kuracos ĝin.
    Mi elkore bedaŭras vian perditan filon. Certe vi havas multajn bonajn memorojn pri li. Pacon al lia animo kaj konsolon al vi kaj viaj familianoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *