Ŝukorno

Hieraŭ mi aĉetis poŝan ŝukornon. Ĝi estas farita el plasto kaj internaflanke tegita per lacerta ledo. Lacerta ledaĵo ne plaĉis al mi, sed ĝi estis unu sola speco de poŝa ŝukorno, kiun oni vendas tie.

Laŭ PIV2005 ŝukorno estas “duono de korno, segita laŭ la longo, kies larĝa parto servas por glitigi kalkanon en ŝuon“. Do en malnova tempo (aŭ ĉu ankaŭ nun?) oni faris ŝukornojn el la korno de bestoj. Mi neniam vidis veran ŝukornon.

2 pensoj pri “Ŝukorno”

  1. Verdire mi ne volas uzi ŝukornon tiel_kiel mia nekonato uzis.
    Tamen mi ne necesas uzi tion kial mi vestiĝas tukajn ŝuojn kutime. 😉

  2. Ĉar la kalkanumo de miaj ledaj ŝuoj nun iĝis mola, miaj kalkanoj ne glate englitas en la ŝuojn. Antaŭe mi ne bezonis ŝukornon, sed nun mi devas uzi ŝukornon por meti al mi la ŝuojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *