La deka planedo de la Sunsistemo?

Kelkaj ĵurnaloj raportas pri la artikolo de la brita scienca gazeto “Nature“.

En la lastjara julio NASA (la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono) publikigis eltrovon de la astro, kiu povas esti la deka planedo de la Sunsistemo.

Germana esplorteamo el sia observado konkludis, ke la diametro de la astro estas ĉ. 3 000 km, tio estas, 1,3-oble pli granda ol tiu de Pluto (ĉ. 2 300 km). La esploristoj asertas, ke la konkludo subtenas la dekan planedon.

La astro nun situas en la distanco de ĉ. 14 500 000 000 km (dek kvar miliardoj kaj kvincent milionoj da kilometroj) de Suno, pli ol duoble malproksima kompare al Pluto.

Unu penso pri “La deka planedo de la Sunsistemo?”

Lasi respondon al Markus Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *