“La Verda Koro” de Julio Baghy

Mi legis la verkon post kelkaj jaroj de kiam mi komencis lerni esperanton. Ĝis tiam mi legis nur mallongajn tekstojn, gazetartikolojn, fragmentojn de literaturaĵoj.

“La Verda Koro” portas la subtitolon “Facila romaneto por komencantoj”. Jes, la vortoj kaj la frazoj en la verko estas facilaj kaj dolĉaj. Sed la rakonto havas sian radikon en la sperto de la aŭtoro, kiu vivis kiel militkaptito en Siberio dum la rusa revolucio.

Laŭ mia (necerta) memoro ĝi estis la unua esperanta literaturaĵo, kiun mi tralegis ĝis la fino, kvankam ĝi havis ĉ. 80 paĝojn. Mi estis unuafoje kortuŝita leginte esperantan libron.

Mi rekomendas la verkon al ĉiuj komencantoj de esperanto.

Unu penso pri ““La Verda Koro” de Julio Baghy”

  1. Dankon pro via rekomendo. Mi probable mendos tiun libron (inter aliaj) baldaŭ. 🙂

    Mia unua romano esperantlingva estis “Hura!” de Julio Baghy. Ankaŭ mia koro estis tuŝita malgraŭ ĝi streĉis mian vortscion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *