Simila estas erariga

Mi fojfoje faras komputil-programetojn per Perl kaj php. Tiuj ĉi programlingvoj havas gramatikojn similajn inter si.
Iam mi faradis programojn per Perl, kaj post tio mi komencis uzi php-n. Mi volis trakti datumojn per kondiĉa branĉiĝo, kaj skribis jenajn ordonojn:

if ($io == $a) {
    faru ion ;
} elsif ($io == $b) {
    faru alion;
} else {
    faru nenion;
}

Nu, procedilo de php redonis erarmesaĝon. Mi cerbumis dum horoj kaj fine trovis la kaŭzon.
La vorto “elsif” estas uzata en Perl, sed en php oni devas uzi la vorton “elseif“. La diferenco estas nur unu litero !

if ($io == $a) {
    faru ion ;
} elseif ($io == $b) {
    faru alion;
} else {
    faru nenion;
}

La du estas tre similaj, sed ne samaj. Tio ĉi erarigas homojn.

2 pensoj pri “Simila estas erariga”

  1. SIMILA ESTAS INVERSA
    Mi rememorigas al mi junaĝan sperton uzi ‘redaktilojn’ de usona komputila firmao.
    Tiam ankoraŭ ne estis ekrana redaktilo, do oni devas direkti al la redaktilo iri aŭ al la komenco (kapo) de la programlinioj, aŭ al la fino (vosto). Unu el la redaktiloj uzas jenajn signojn: T por komenco (top), B por fino (bottom). kaj la alia redaktilo: B por komenco (beginning), T por fino (tail). Temis pri la sama firmao.

  2. Ho, ve! Kia diablaĵo!
    Mi komencis programadon per ekranaj redaktiloj de “N-Basic” aŭ “F-Basic”, kaj poste per “VZ-Editor”, ekrana redaktilo de MS-DOS. Do, feliĉe mi ne spertis malfacilaĵojn de linia redaktilo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *