Angilo en vaporumilo

Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis restoracion por tagmanĝi. Ni mendis angilon en vaporumilo.
Ĝi estas kuiraĵo speciala al mia urbo. Unue oni rostas angilon malfermitan kun saŭco dolĉa kaj soja, kio estas ordinara kuirado en Japanio. Poste oni metas same saŭcitan porcion da bolkuirita rizo en vaporumilon (ligna kesto iom pli granda ol PIV 😉 kaj surmetas pecojn de la rostita angilo. Kaj oni vaporumas la tutan porcion, kio penetrigas la saŭcon en la rizon. Tia vaporumado de angilo ne troviĝas en aliaj regionoj.
Estas tre bongusta. Ni manĝis ĝissate.

3 pensoj pri “Angilo en vaporumilo”

  1. Sxajne deliciga, Vastalto! Mi neniam mangxis angilon. Fakte, fisxajxo malofte mangxigxas cxi tie (Irlando) – kiu ete bizaras en insullando.

  2. Ĉi tie en Japanio oni manĝas multe da fiŝaĵoj apud bovaĵoj, porkaĵoj kaj kokaĵoj. Estas malfacile komprenebla al mi, ke oni malofte manĝas fiŝaĵojn en tia insullando, kia Irlando. Do, Liŝano, kion oni ofte manĝas en Irlando?

  3. Mi kredas ke parta kialo de la irlanda fisxajxmalsxato devenas de la estinta katolika regulo kiu malpermesis viandon sed ja permesis fisxajxon dum fastperiodo.

    Tradicie, oni mangxas terpomojn bolitajn kun viando (bovajxo, sxafidajxo aux porkajxo). Tamen kun tutmondigxo kultura, oni plue mangxas produktojn fremdajn, ekz. rizon, kareon ktp.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *