Surreta Peticio al UN por Esperanto

Esperantistoj ĉe “www.esperanto.net” kaj “www.lernu.net” iniciatis la peticion sur la Interreto, kiu petas de Unuiĝintaj Nacioj agnoski Esperanton kiel la internacian lingvon.
   http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO
Mi ne pensas, ke la peticio movos la UN-on. Sed mi interesiĝas pri tio, ke eĉ individuoj povas iniciati peticion sur la Interreto. Kaj pli interesas min la rezultonta nombro de subskribintoj, kiu indikos nunan agadforton de esperantistoj kaj simpatiantoj sur la reto.
Mi jam subskribis ĉe la paĝo. Mi rekomendas al legantoj pripensi la aferon kaj, se eble, subskribi.

Unu penso pri “Surreta Peticio al UN por Esperanto”

  1. Saluton!
    Mi jam subskribis la peticion.

    Hodiaux vespere mi aldonis komenton al via lasta hajko ( 24.02.)
    Simone

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *