Plano por Elektronika Biblioteko

Kredeble oni jam multe spertis utilecon de elektronikaj tekstoj kompare al paperaj libroj. Nun sur la Interreto troviĝas multe da esperantaj tekstoj eltiritaj el paperaj originaloj.
Sed la kvanto de la surretaj esperantaj tekstoj estas malpli multaj ol paperaj esperantaj tekstoj, mi pensas. Por ke Esperanto estos agnoskita en la denuna mondo, ni devas plimultigi bonkvalitajn esperantajn tekstojn publike alireblajn per la Interreto.
Mi nun planas enkomputiligi esperantajn librojn, kiuj eldoniĝis jam de longe en Japanio. Por fari tion, unue mi devas kolekti kunlaborantojn kaj due permesojn de la aŭtoroj. Mi antaŭvidas, ke la unuaj fruktoj de tiu ĉi plano aperos post kelkaj jaroj.

4 pensoj pri “Plano por Elektronika Biblioteko”

  1. Dankon, Riĉjo, pro via sugesto.
    Mi antaŭvidas, ke kelkaj el la fruktoj de la plano povos aldoniĝi al VikiFonto. Tamen plimulto estos verkoj kun kopirajto.

  2. krom vikifonto ekzistas gutenberg-projekto (www.gutenberg.org). en ĝi jam kolektiĝis pluraj esperantaj tekstoj. ĝi aspektas malpli facila kaj moderna ol vikifontoj, sed ĝi konservas la tekstojn devige en txt-formato, tiel ke dokumentoj el 1971 ankaoraŭ nun estas legeblaj. enskribitaj homoj povas korekti la tekstojn en ĝi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *