Cimo en PHP 4.4.2

Antaŭ semajno mi parolis pri instalo de PHP k.a en mia komputilo. La instalo. mem estis sukcesa, sed aplika programo, kiun mi verkis en PHP, ne funkciis. Ĝi eĉ paneigis la servoprogramon Apaĉo!
Tiu sama programo funkciis senprobleme en eksa PHP 5.0.2 de mia komputilo kaj en PHP 4.4.2 de la gasta komputilo.
Mi hakis la fontoprogramon, kaj trovis, ke io malbona okazas ĉe malfermo de dosiero.
    $fp = fopen($url, “r”);
    [kie $url=”http://ekzemplo.com/dosiero.txt”]

Mi esploris koncernajn artikolojn per Guglo, kaj atingis similan okazon en iu diskutlisto. Tie oni parolis pri eventuala cimo de PHP mem, kaj montris utilajn ligojn. Tial mi elŝutis plej freŝan version de PHP ĉe “PHP Snapshots“, kaj instalis ĝin en mia komputilo.
Brave! Nun ĉio estas en ordo! Mia programo funkcias senprobleme kiel antaŭe.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *