La Mastro de l’ Ringoj

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi spektis per televido la filmon “La Reveno de la Reĝo”, la tria parto de “La Mastro de l’ Ringoj”.
Mi jam antaŭe legis ĝin en la japana traduko. Tamen ĉi-foje la bildoj de la filmo multe pli impresis min. Precipe la batala sceno ĉirkaŭ Minaso Tirit estis tre viveca kaj realeca al mi, kvankam la racio diris nereala.
Mi havas ankaŭ ĝian esperantan tradukon de Auld, kiun mi ankoraŭ ne legis. Mi pensas, ke mi legu ĝin iel farante tempon.

3 pensoj pri “La Mastro de l’ Ringoj”

  1. Saluton, mimem!
    Dankon pro via informo. Sed mi bedaŭras, ke mi preskaŭ ne scipovas la hispanan lingvon. Ĉu temas pri nove konstruota temo-parko pri la Mez-Tero en Hispanio?

  2. Jes.
    Sed ne estas tute gxusta la vorto temo-parko, cxar pli bone dirita estus temo-vilagxoj.

    Esta tre ega, vidu cxe la pagxo 1, kie estas la nigra streko: 3 kilometroj!

    La ciferoj 1 al 7 estas tie kie nuna vilagxo estas, kaj la vilagxa foto kun tiu cifero apud havas informo kia estas, pri nomo, kaj pri kiu fikcia ejo, eble estos.
    Mi diras “eble” cxar kiuj tie vivas, monto-promenantoj, naturo-amantoj, ktp. volas ke tiu 22 komunumoj ne igxu temo-parko.

    Nuna Madrida vilagxo: – eble estos:

    1 El Berrueco – Hobbiton
    2 Buitrago – Bree
    3 La Hiruela – Rivendel
    4 Puebla de la Sierra – Moria
    5 El Atazar – rivero Anduin
    6 Patones – Rohan
    7 Torremocha del Jarama – Gondor

    PS: Ankaux en Hispanujo, apud Madrid, estis farita la Ununura ringo: en Toledo,(en Castilla La Mancha). El Toledo ankaux estas spadoj el Conan, La nemorteblaj, Hércules kaj La regidino Xena.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *