Marakvo de la Pacifiko pli acidiĝas

Antaŭe mi afiŝis la artikoleton “Konkoj solviĝos pro mara acidiĝo” en ĉi tiu blogo. Nun kolektitaj datenoj konfirmas, ke la Pacifika Oceano fariĝas pli acida.
Usonaj sciencistoj kolektis specimenojn de marakvo en diversaj lokoj de la Norda kaj Suda Pacifikoj en tiuj ĉi februaro kaj marto. La analizo de la specimenoj montris, ke pH (hidrogena potenco) de la marakvo malkreskis je 0.025 unuoj kompare kun tiu de antaŭ 15 jaroj, kaj ke neorganika karbono (ekz. karbondioksido) solvita en la surfaca marakvo kreskis 15 µmol/kg (mikromoloj en unu kilogramo).
La sciencistoj asertas, ke la malkresko de pH pruvas mara acidiĝo de la Pacifiko. Ĉi tiujn dramajn ŝanĝojn kaŭzis plejparte homdevena karbondioksido ensolviĝinta en la oceanon dum la lastaj 15 jaroj.
Kio do sekvos la maran acidiĝon? Katastrofo al konkoj? Malsatmorto al balenoj? Kaj poste?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *