Flava sablo

Mi trovis artikolon en ĵurnalo, kiu raportas, ke ĉi-jare okazas pli multe da “flavaj sabloj” en Ĉinio. Laŭ la artikolo, tion kaŭzas malmulteco de pluvakvo en Interna Mongolio, kie disvolviĝas dezertiĝo.
Flava sablo estas natura fenomeno, ke ĉefe en la norda Ĉinio amaso da fajnaj sableroj blovlevita alten en la aero disflugas per vento kaj malrapide faladas kovrante la ĉielon kiel flava nebulo.
La flava sablo fojfoje atingas Japanion ĉefe en printempo. En tiuj ĉi februaro kaj marto kelkfoje falis la flava sablo ankaŭ en mia regiono. Tiam mia aŭto plene kovriĝis per fajnaj sableroj ĉe la tegmento, la fenestroj kaj la kapoto. Ĉiufoje mi devis pene purigi la aŭton.

2 pensoj pri “Flava sablo”

  1. Jes, vi pravas. La flava sablo portas al mi iom da ĝeno kaj rimarkigas la transmaran najbaran landon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *