Terura inventaĵo

Certa elektronika fabrikanto inventis aparaton, kiu malebligas al televidantoj ŝanĝi kanalon dum la elsendo de reklamoj, aŭ kiu malebligas rapidigi videoregistrilon dum la reproduktado de reklamoj.
La aparato do devigas spektantojn nepre rigardi reklamojn. Se ili ne volas rigardi reklamojn, ili devas pagi al la elsendokompanio.
Kia terura aparato! Ĝi estas la inventaĵo de Diablo! Mi ne aĉetos televidilon nek videoregistrilon kun tia aparataĉo.

Unu penso pri “Terura inventaĵo”

  1. Ha! Tiuj reklamoj!!
    Tiam kiam mi estis en Francio oni nur unufoje pauzis filmojn por spektigi reklamojn. Mi ofte uzis tiun tempon por iri al necesejo au trinki akvon au fari ion alian. En Svedio oni pauzis filmon kvar-kvin foje por montri reklamojn. Kaj cxi tie en Kanado oni post cxiu 5 minutoj pauzas filmon. Tiel oni pauzas fimon 10-12 fojoj. Mi ne scias kion mi povas fari dum tiuj pauzoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *