Pariĝantaj brasikcimoj

pentatomo

Hodiaŭ mi trovis, ke paro de brasikcimoj [Eurydema rugosum] vizitas ĝardenrapon en mia ĝardeneto. Ili pariĝas tute sen atento al la ĉirkaŭaĵo.

Ĝia striaranĝo sur la dorso estas tre simila, sed ne sama al tiu de eta brasikcimo [Eurydema pulchra]. Mi trovis ankaŭ etan brasikcimon apud la brasikcimoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *