Mi provas la programaron OpenOffice.org

En mia laborejo oni liveris certan dosieron en Microsoft Excel (mikrosoft eksel). Koncerne tiun taskon ĝis nun mi laboris per globkrajono, gluaĵo kaj tondilo. 😉
Lastatempe mi aŭdis la famon pri OpenOffice.org (opn’ofis’og), libera (senpaga) integra programaro por oficejaj laboroj, kiu estas kongrua kun la programaro Microsoft Office (mikrosoft ofis). Ĝia tabelprogramo Calc (kalk) laŭdire povas lerte prilabori dosieron de Excel.
Nun mi elŝutis la dosieron de OpenOffice.org kaj instalis ĝin en mia komputilo. Ĉu mi sukcesos fini la taskon per Calc? Mi raportos pli poste.

2 pensoj pri “Mi provas la programaron OpenOffice.org”

  1. Dankon pro via informo.
    Interalie mi ĝojas pro tio, ke Calc lerte traktas la japanan lingvon, kiu estis longtempa barilo kontraŭ la programoj faritaj ekster Japanio.

Lasi respondon al Jordi Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *