Floroj de terpomo

floroj de terpomo

En la angulo de mia ĝardeneto troviĝas fosaĵo, en kiun ni forĵetas tranĉrubojn de legomoj. Tial de tempo al tempo, terpomoj, kukurboj k.a. elkreskas el la fosaĵo.

Jen stelformaj floroj kun kvin helviolaj petaloj kaj kun okulfrape elstarantaj flavaj anteroj (polensakoj). Tiuj estas floroj de terpomo [Solanum tuberosum]. Laŭ konsultita libro, el la floro malofte fariĝos malgranda frukto simila al tomato. Do mi esperis vidi la maloftan frukton en venontaj tagoj.
Sed ho ve! Jam en la sekva tago mia edzino eltiris ilin kaj rikoltis etajn tuberojn. Ŝi ĝojas preninte dekon da terpometoj per la ambaŭ manoj.

2 pensoj pri “Floroj de terpomo”

  1. Tamen, atentu ke la fruktoj de terpomo estas nemanĝeblaj, eĉ se eble ne serioze venenaj. Kiam antaŭ kelkcent jaroj enkondukis la sudamerikan kreskaĵon en Finnlando, iuj kamparanoj plendis, ke tiu nova manĝaĵo kiun la pastroj tiom propagandis tute ne estis bongusta. Nur poste ili komprenis, ke oni ne manĝu la frukton kiu kreskas super la tero, sed la radikon kiu kreskas sub la tero…

  2. Dankon pro la interesa epizodo. Mi legis, ke en la unuaj jaroj en Eŭropo, precipe en Francio, oni kultivis terpomojn pororname.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *