Kiu estas tiu insekto?

akridedo

Mi trovis tufarbuston de hortensio kun belaj florbuloj. Alproksimiĝinte, plie mi trovis, iu insekto simila al lokusto senmove ripozas sur la infloresko de la hortensio.

Ŝajnas al mi, ke ĝi apartenas al akridedoj [Acrididae] aŭ al tetigoniedoj [Tettigoniidae]. La longo de ĝia korpo estis 3 – 4 centimetroj. Sed ĝi havas tre malgrandajn elitrojn kiel vi vidas sur la foto. Ĉu specio el lokustoj?

Mi konsultis kelkajn librojn, sed ne povis identigi ĝin. Ĉu iu el vi legantoj povos helpi min?

3 pensoj pri “Kiu estas tiu insekto?”

  1. Mi ne trovis la nomon de tiu insekto sed mi pasis agrablan momenton legadi vian blogon !! Mi tuj metis ĝin en miaj “preferataj”, mi revenos legi vin !

    Ĝis

  2. Saluton. Sxajnas al mi, ke la insekto estas juna “kirigirisu”, laux la japana nomo. (Laux la scienca nomo estas “gampsocleis mikado”.)

  3. Salutojn, survoje kaj hasjos!
    Jes, ĝi povas esti juna individuo de la specio Gampsocleis mikadoG. buergeri. Dankon pro via sciigo.
    Ĝi ja estas tre populara insekto en Japanio. Mi volas nomi ĝin iel en ĉiutaga Esperanto. La vortaro de Miyamoto proponas “ĉirpolokusto”-n, kaj tiu de Fulcher & Long proponas “ketidido”-n. Ĉu aliaj proponoj?

Lasi respondon al hasjos Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *