Bulbila sedo

bulbila sedo

Antaŭ dek kelkaj jaroj mi ekhavis intereson pri plantoj, precipe pri sovaĝherboj. Estas mia plezuro trovi nekonatan de mi floron, konsulti ilustritajn librojn kaj identigi ĝin.

Sur la insuleto, kiun mi vizitis en la lasta sabato, mi trovis ĉarmajn floretojn apud vojeto. Estas bulbila sedo [Sedum bulbiferum], dujara herbo el krasulacoj, kun spatelformaj karnoriĉaj folioj kaj kun kvinnombraj flavaj floroj. El la foliakselo kreskas bulbilo, kiu falas teren kaj faras novan ĝermon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *