La Fina Bordo

La animacia filmo “Rakontoj el Termaro” estas farita surbaze de la romano “La Fina Bordo (The Farthest Shore)” el la serio Termaro.
Ekvilibro de la mondo rompiĝis kaj magio perdadis sian povon iom post iom. La granda magiisto Ged kaj juna princo Arren vojaĝas al la fino de la mondo por trovi la kaŭzon.
Jam de kelkaj tagoj oni ripete elsendas sur televido reklamojn pri la filmo.

3 pensoj pri “La Fina Bordo”

  1. Mi estas amanto de Mijazaki-animacioj ekde “Nausicca” kaj mi tralegis ĉiujn romanojn kaj novelojn de “Rakontoj el Termaro”, do mi ankaŭ havos plezuron spekti la filmon “Gedo-Senki” baldaŭ. Sed multaj kiuj spektis ĝin en la antaŭprezentitaj kunvenoj subtaksis ĝin bedaŭrinde laŭ informo el Interreto. Mi spektos ĝin sen ia atendo en la venonta sabato.

  2. Saluton! Vi do spektos en la unua tago de la publika prezentado de la filmo. Mi kaj mia edzino iros al kinejo en aŭgusto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *