Suna akvovarmigilo

Kiam mi konstruis mian domon antaŭ 14 jaroj, mi instalis sunan akvovarmigilon sur la tegmento. Ĝi bone funkciis kaj liveris varman akvon al mia familio. Sed komence de aŭgusto ĝi paneis. Inĝeniero kaj vendisto reviziis la maŝinon kaj diris, ke la riparado de la maŝino estas tre malfacila.

la nova suna akvovarmigilo

Ni konsiliĝis kaj decidis ŝanĝi la maŝinon por nova. La nova maŝino estas pli kompakta je ĝia volumeno kaj malpli granda je ĝia akvolivero. Sed ĝi ja bone funkcias kiel la antaŭa. Ni estas kontentaj pri la nova suna akvovarmigilo.

2 pensoj pri “Suna akvovarmigilo”

  1. Ĉu la suna akvovarmigilo ankaŭ vintre liveras sufiĉan kvanton da varma akvo? Ĉe ni en Svedio, eĉ en la suda parto de la lando, tiaj aparatoj apenaŭ ekzistas – la suno ne sufiĉas, aŭ almenaŭ oni bezonus enorman areon sur la tegmento, por varmigi sufiĉan kvanton da akvo. Sed mi scias, ke en suda Eŭropo tiaj akvovarmigiloj estas oftaj.

    Mi ŝatas de tempo al tempo legi vian blogon (tra e-planedo) kaj aŭdi pri la ĉiutaga vivo ĉe vi. Volonte foje metu fotojn kiuj montras vian domon kaj la stratojn en la ĉirkaŭaĵo!

  2. Mi uzas sune varmigitan akvon por banejo kaj lavejo kaj por lavi manĝilojn. La plej granda parto estas uzata por la banejo. Somere mi ricevas sufiĉe da varma akvo por ĉia uzo. Sed vintre mi ricevas duonon de la necesa kvanto por la banujo. Tial vintre mi utiligas ankaŭ gasan bolilon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *