Varmega je 47 celsiusgradoj

termometro

Hodiaŭa maksimuma aertemperaturo estis 35 celsiusgradoj en mia regiono. Oni mezuras aertemperaturon per termometro en kesto (t.e. en ombro), kiu altas je 1,5 m super la tero.
Sed homoj sub la suno sentas pli da varmo. Mi prove metis termometron sub la sunradioj. Je la tagmezo ĝi indikis pli ol 50 gradojn! Je la 4-a ptm ĝi indikas 47 celsiusgradojn (la foto). Certe estas tre varmega.

2 pensoj pri “Varmega je 47 celsiusgradoj”

  1. Mi aŭdas pri varmegaj temperaturoj en Eŭropo, Usono, kaj nun en Japanio ĉi-jare. Ĉu 2006 fariĝos nova rekordo de altaj temperaturoj en la mondo? (same kiel 2005).

    Oni ja mezuras temperaturojn sub ombro, ĉar se oni metas termometron direkte sub la suno, ĝi fariĝas pli varma ol la aero mem, ĉu ne? Se la termometro estus nigra, ĝi eĉ fariĝus verŝajne pli varma ol 50 gradoj, kiujn vi mezuris. Tial temperaturo sub la suno ne signifas ion ajn, mi kredas.

  2. Saluton, Dominiko!
    Jes, vi pravas, kiam temas pri meteologia observado.
    Sed kiam homoj sentas varmecon ekster domo, ili sentas ne nur de la aero, sed ankaŭ de rektaj sunradioj. Ni bezonas scii por nia sano, ke la sunradioj povas varmigi homojn pli altgrade ol la aero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *