Mi lernu Javaskripton

Kukolo“estas fasado por serĉi esperantajn vortojn en la Interreto per Guglo. Kiam oni metas substantivon, adjektivon aŭ verbon kiel serĉvorton, ĝi redonas ĉiujn fleksiitajn formojn, kiuj estas transsenditaj al Guglo. Ekzemple, enigante nur “vorto”, oni povas serĉi ankaŭ “vortoj”, “vorton” kaj “vortojn”.
Tiu ĉi tre oprtuna fasado estas priskribita per Javaskripto. Bedaŭrinde mi nur malmulte scipovas Javaskripton. Tamen mi intencas fari similan fasadon por la serĉprogramo “Hyper Estraier”. Do mi lernu Javaskripton pli detale.

Nun aldona informo pri uzo de la vorto “Javaskripto” en la Interreto. Guglo donis jenajn rezultojn.
1. Javaskripto – 101 trafoj (inkl. JavaSkripto, javaskripto)
2. Ĝavaskripto – 11 trafoj (inkl. ĝavaskripto)
3. Ĵavaskripto – 6 trafoj (inkl. ĵavaskripto)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *