Forpasis William Auld

W. Auld forpasis la 11-an de septembro en sia 81-a jaro.
Mi unuafoje eksciis lian nomon, kiam mi aŭskultis la gramofondiskon, en kiu li deklamis sian poemon “Ebrio”. Lia komika kaj elokventa deklamado konvinkis min pri tio, ke Esperanto estas ja vivanta lingvo.
Pacon al lia animo!

2 pensoj pri “Forpasis William Auld”

  1. Ja estas tre bedauxrinde la novajxo pri la forpaso de William Auld. La Esperanto Movado en Britio kaj en la tuta mondo perdis fervoran spertulon.

    Mi konis William-on ekde mia infaneco – li cxiam pacience kaj bonhumore instigis min dauxre uzi mian Esperanton. Plenkreskule, mi pli legis kaj respektis liajn verkajxojn kaj kun plezuro babiladis kun li kiam mi havis la oportunon.

    Vilcxjo – vi mankos al ni.

  2. Vi estas feliĉulo, Eriketo, ke vi interparolis kun William Auld ekde via infaneco.
    Certe liaj verkoj estas fekunda grundo por la esperantistoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *