La tajfuno 14 pliproksimiĝas

Ekstere ŝtormas ekde frua mateno. Foje ventego skuas la domon. Pluvo brue ŝutiĝas la fenestrojn. La tajfuno 14, situante 220 kilometrojn sude de mia urbo, iras norden malrapide en rapido de 20 km/h. Ĝi estas granda kaj intensa tajfuno, kies centra aeropremo estas 950 hPa, kaj kies maksimuma ventorapido estas 40 m/s (= 144 km/h).

En mia regiono veturigo de trajnoj plejparte haltis. Hodiaŭ ĉiuj lernejoj porvizore fermiĝis. Ankaŭ mia laborejo efektive fermiĝis. Mi restos hejme kaj atendos ĝis la tajfuno forpasos mian urbon.

Laŭ la veterprognozo la tajfuno trairos tra mia regiono, plej proksimiĝos al mia urbo ĉirkaŭ je la 6-a vespere. La ŝtorma zono de la tajfuno foriros for de mia urbo post la noktomezo.

3 pensoj pri “La tajfuno 14 pliproksimiĝas”

  1. Tajfunoj vizitas nin ĉiujare. Se mi timus ilin ĉiufoje, mi malsaniĝus. 😉
    Nun laŭ la veterinformo, la tajfuno 14 eble plej proksimiĝas al mia urbo. Ĝi preteriras 30 kilometrojn okcidente de mia urbo.
    Feliĉe, ĝis nun, severa damaĝo pro la tajfuno ne okazis ĉirkaŭ mia urbo. Ventego daŭros ankoraŭ kelkaj horoj. Mi deziras, ke ĝi foriru plejeble baldaŭ.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *