Orsilka araneo

orsilka araneo

Mi trovis proksime de mia domo grandan araneon okulfrape koloran. En la foto ĝi montras ventran flankon. Ĝi estas ino de Nephila clavata, specio el tetragnatedoj (Tetragnathidae). Apud ĝi troviĝas viro pli malgranda. La korpolongo de ino de Nephila clavata estas ĉ. 3 cm, kaj tiu de viro estas ĉ. 1cm.
Oni nomas la specion “ĵorou-gumo (女郎蜘蛛)” en la japana, t.e. “putina araneo”. Ĉar ĝia ino estas bizare bela kaj manĝas viron okaze de malsatego.
Oni nomas tiun genron Nephilagolden silk orb-weavers” en la angla, t.e. “ora silka radreta araneo”. En la germana “Seidenspinnen” t.e. “silka araneo”. En la hispana “araña de seda dorada” t.e. “ora silka araneo”. Sekve mi nomos ĝin “orsilka araneo” en Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *