Dormanta surdorse

dormanta kato

Mia amata kato Bii dormas senĝene kaj trankvile. Kuŝante surdorse, li etendas supren la antaŭajn krurojn kvazaŭ dormanta infaneto.
Lia dormanta figuro donas rideton kaj korpacon al mi kaj miaj familianoj.

3 pensoj pri “Dormanta surdorse”

  1. La dolcxe etendigxanta Bii ravis min komplete. Cxe-okaze vian improvizitan finparoladeton bonvenigan por la Jokohama UK vi povos auxdi la plej proksiman sabaton en la lasta retrorigarda elsendoparto de Pola Radio pri la 91-a UK en Florenco.
    Amike, Barbara

  2. Saluton! Jxus mi revenis post iu pola kultura E-arangxo en Poznano kaj jxetinte “rigardon en vian pagxon” iom konsternite mi konstatis, ke vi pravas kaj skribinte la antauxan mesagxon mi erarmiksis vin kun JEI-prezidanto. Do, pardonu! Kvankam mi ofte konsultas la reton, sed verdire neniam privatacele. Kutime pro profesiaj kaj celtemaj konsideroj, do mi simple vere malspertas. Sed via amata Bii konkeris mian koron, kaj mi ne rezistis la reagon. Cxiukaze ankorauxfoje saluton el la nun auxtunsojla Euxropo, Barbara

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *