Folisaltulo

herbosaltulo

Jen estas herbosaltulo sur tomboŝtono. Ĝi estas Holochlora japonica, specio el tetigoniedoj [Tettigoniidae]. Mi ne sciis ĝian japanlingvan nomon, kiu tute ne estas populara. Sed mi iam vidis ĝin kelkajn fojojn.
Laŭ libroj ĝi vivas sur arbustoj kaj ĉirpas nur mallaŭte. Ĝin karakterizas la verdaj flugiloj kvazaŭ freŝaj folioj. Tial mi deziras nomi ĝin “folisaltulo” en Esperanto. Kiel vi opinias?
Laŭ la ekzemplo de Nova PIV, “(herb)saltuloj ampleksas la ĉizsaltulojn kaj glavsaltulojn, sed ne la griledojn”. Ĉi tie ĉizsaltuloj signifus akridedojn, kaj glavsaltuloj tetigoniedojn.

2 pensoj pri “Folisaltulo”

  1. En la angla, “folisaltulo” estas la vorto por esta homopteroj — tiujn ĉi aferojn. Tion, kion vi indikas, en usono ni nomas onomatopie pro ties voko, kiu evidente ŝajnas kiel “kejtided” al iu iam.

    Mi ne volas diri ke oni uzu la anglan kiel modelo — mi simple volas esplori viajn ideojn de mia vidpunkto.

  2. Bonvenon, Steven!
    Dankon pro via sciigo. La angla “leaf hopper” estas la japana “flankenrampulo”. Tio ĉi estas tipa problemo, kiam oni proponas komunlingvan nomon laŭ nacilingva modelo. Tamen mi volas iamaniere solvi la problemon.
    Ekzemple mi proponus, ke “saltuloj” samsignifas al ortopteroj, laŭ W.F. Pilger.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *