Vidigi lokajn dosierojn sur FireFox

La retumilo FireFox implicite ne vidigas ligitajn dosierojn en loka disko pro sekureca kialo. Tio malpermesas malican retpaĝon de ekstere atenci lokajn dosierojn.
Sed kiam mi uzas la serĉilon Hyper Estraier en mia komputilo, tio estas maloportuna, ĉar mi volas vidi originajn dosierojn ligitajn el la listo de serĉrezulto.
La rimedo por vidigi lokajn dosierojn sur FireFox estas prezentita en ĉi tiu retpaĝo (en la angla). Mi resumas la enhavon en la sekvaj linioj.

Oni devas fari agordan dosieron “user.js” en la dosierujo por agordaroj de FireFox.
En la dosiero oni metu jenajn 3 liniojn:

user_pref("capability.policy.policynames", "localfilelinks");
user_pref("capability.policy.localfilelinks.sites", "http://localhost");
user_pref("capability.policy.localfilelinks.checkloaduri.enabled", "allAccess");

Sekuriginte la dosieron, oni restartigu FireFox-on.
Ĉi tiu rimedo estas efika al la versio 1.5 aŭ pli posta.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *