Koloro de LCD-vidigilo

Mi aĉetis 15-colan LCD-vidigilon Diamondcrysta RDT155LM fabrikitan de MITSUBISHI. Ĝia ekrano havas fajnecon de XGA (1024 x 768 bilderoj). Ĝis nun mi uzadis la tekkomputilon kun 12-cola ekrano. Tial mi ĝojas, ke mi povas vidi ĉion kun pli grandaj literoj sur pli vasta ekrano.
Sed unu manko ĝenas min. Tio estas, ke la likvakristala ekrano havas iomete bluetan koloron tie, kie la koloro devas esti tute blanka. Mi provis agordi la ekranon konsultante la manlibron, sed mi ne sukcesis. Ja bedaŭrinde!

2 pensoj pri “Koloro de LCD-vidigilo”

  1. Mi havas similan, se ne rilatan, problemon pri mia Word-ekrano: dum ĝi devus esti pure blanka, ĝian subtilan blueton mi ne povas forigi.

    Mi nur rimarkas tion, kiam mi kreas bildon en Word kaj aperigas ĝin en mia retpaĝaro. Tre agace!

    Ken

  2. Certe agace.
    Miakaze, mi devus kompromisi kun la vidigilo, kiu estis relative malmultekosta. Ĝi ekipiĝas nur per analoga konektiĝo.
    Post semajno da uzado mi iomete alkutimiĝis al ĝia kolortono.

Lasi respondon al Ken Miner Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *