Nova blogprogramaro

Nun mi komencis pristudi novan blogprogramaron WordPress, kiu estas libera programaro kun nefermitaj fonttekstoj. Ĉar mi trovis, ke Bertilo WENNERGREN tradukis ĝin en Esperanton. Mi elŝutis la dosieron
el ĉi tie.
Mi nun uzas MovableType, kiu lastatempe ĝenas min per tio, ke rekonstruado de blogo kun ĉ. 400 artikoloj ĉiufoje postulas multe da tempo. Kiel do funkcios WordPress en la sama kondiĉo?

2 pensoj pri “Nova blogprogramaro”

  1. Saluton!

    WordPress ne neniam “rekonstruas” la tutan blogon. Ĝi prezentas la paĝojn kaj la blogerojn dinamike el la datumbazo do ĝi ne havas tiun problemon.

    Mi kredas ke ankaŭ novaj versioj de MovableType tion povas fari.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *