Mi ekzamenas WordPress-on

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi traserĉis retpaĝojn pri la instalo de WordPress. Bedaŭrinde mi ne povis trovi sugeston pri la kaŭzo de mia malsukceso.
Tamen mi trovis en ĉi tiu paĝo (en la angla) rimedon por aliri la kreitan WordPress-on sen la komencan pasvorton. Per ĉi tiu rimedo mi sukcesis redifini mian pasvorton.
Nun mi uzas kaj ekzamenas la novan blogon en mia komputilo. Mi provis kaj sukcesis importi la ĝisnunan artikolaron (kun komentoj) de MovableType en la novan blogon.
Mi daŭrigos la ekzamenadon plu en kelkaj tagoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *