Hazardluda merkato

En lastsemajna elsendo de Pola Radio oni parolis pri “hazardluda merkato” en Pollando. En Japanio la plej populara hazardludo estas paĉinko (パチンコ), kiu uzas maŝinon similan al kejlpilka ludo (la angla “pinball”). Lastatempe oni emas konstrui pli kaj pli grandan paĉinkejon kun pli multaj kaj diversaj maŝinoj. Ĉirkaŭ mia urbo troviĝas kelkaj grandaj paĉinkejoj, kaj ili konkurencas por allogi al si pli multajn ludantoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *