Dento doloras min

Jes, dento doloras min ekde hieraŭ. Post la noktomezo mi vekiĝis pro intensa dentodoloro, kiu daŭris ĉirkaŭ unu horon kaj forvaporiĝis.
Hodiaŭ matene mi vizitis dentiston, sed tiam ni ne povis trovi malsanan parton, ĉar strange neniu parto de miaj dentoj reagis al frapekzamenado.
Nun refoje dento doloras obtuze. Ho, ve!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *