Novjara saluto 2007

novjara salutkarto
Venis la nova jaro 2007. Mi deziras al ĉiuj feliĉan kaj prosperan novjaron.

2007 estas la jaro de apro, kiu impetas temerare. La karto montras apron kaj mian amatan katon Bii, kiuj festas la novan jaron per toso (= sakeo spicita per kuracaj plantoj).

Ĉe la komenco de la nova jaro mi decidu, ke nunjare mi dediĉos pli multe da tempo kaj energio al la laboro por Esperanto, ol ĝisnunaj jaroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *