Mi vidis zosteropson

Hodiaŭ mi trovis zosteropson saltetanta sur kamelio. Ĝi estas tre ĉarma birdeto kun flavoverdaj plumoj kaj kun okuloj ĉirkaŭitaj per blanka ringo. Ŝajnas ke ĝi serĉas nektaron en floroj de la kamelio.
Mi volis foti ĝian figuron sed ne sukcesis, ĉar ĝi senhalte moviĝadis inter la branĉoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *