Japanaj ursoj mortigitaj

En la 2006-a jaro pli ol 4200 japanaj ursoj (Ursus thibetanus japonica) estis mortigitaj pro tio, ke ili damaĝis kultivaĵojn aŭ vundis homojn.
Oni taksas, ke en Japanio vivas 8400 ~ 12000 japanaj ursoj. Do, preskaŭ duono de ili jam estis mortigitaj. Nun oni antaŭtimas ke la japanaj ursoj ekstermiĝos en proksima estonto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *