Dekmiloj da kokoj mortigitaj

Ĉi-jare en kelkaj kokobredejo en Japanio troviĝis kokoj mortintaj pro alte patogena birda gripo kaŭzita de H5N1-tipa viruso. Por preventi disvastiĝon de la epidemio oni mortigis ĉiujn kokojn en tiuj bredejoj. Nur en nuna januaro ĉ. 74000 kokoj estis mortigitaj kaj forbruligitaj en 3 kokobredejoj.
Mi tre bedaŭras la mortigitajn kokojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *