Netaŭga muso

Mia nova komputilo estis liverita kun muso kaj klavaro. La muso, ordinara tipo kun du butonoj kaj ruligrado, fiere portas sur si la markon de la fabrikinto de la komputilo. Sed ĝi estas iom tro granda por mia mano. Ĝia ŝnuro estas ne mola kaj fojfoje malhelpas liberan musmovon. Aldone ĝia ruligrado mizere knaras. Entute mi estas malkontenta pri la muso.
En la venonta ferio mi aĉetos novan muson por mia nova komputilo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *