Alia problemo de Fajrovulpo 2.0

Mi rimarkis, ke menuaj literoj de Fajrovulpo 2.0 estas pli malgrandaj, ol tiuj de Fajrovulpo 1.5. Ĉu ĉi tio okazas nur en la japanlingva versio?
Kiam literoj de prezentita TTT-paĝo estas malgrandaj, oni povas facile pligrandigi ilin per la klavoj [Ctrl]+[+]. Sed kion fari, kiam oni volas pligrandigi menuajn literojn de Fajrovulpo 2.0 mem?

3 pensoj pri “Alia problemo de Fajrovulpo 2.0”

  1. Tajpu ĉi tion en via retumilo (browser)
    about:config
    Vi povas redakti viajn starigojn tie.
    Ankaŭ estas dosiero nomiĝita “browser.css” en la Firefox dosierujo.
    Redaktu tiu dosiero (kun “Notepad” [メモ帳])
    Sed, uzante about:config estas pli facila.
    Mi esperas, ke mi helpis.
    さよなら
    🙂

  2. Vi povas agordi preskaŭ ĉion per CSS-reguloj en la dosiero “chrome/userChrome.css” (en la dosierujo, kie estas la agordoj de via Fajrovulpo).

    Se tiu dosieroj mankas, simple kreu ĝin.

    Vi povas tien meti ekz. la jenon:

    window {
    font-size: 2em !important;
    }
    window * {
    font-size: 100% !important;
    }

    Pliaj ideoj troviĝas en la jena paĝo:

    http://www.mozilla.org/unix/customizing.html#usercss

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *