Miniaturo de gotabulo

miniaturo de gotabulo k.a.Hodiaŭ mi vizitis arkivon en mia urbo. Tie oni ekspozicias pupojn kaj miniaturojn por pupfesto (hina-macuri).
Mi trovis miniaturon de gotabulo, kies larĝo kaj longo estas ĉ. 5 cm. Sur la tabulo desegniĝis precize 19 x 19 linioj kaj metiĝis gopecoj nigraj kaj blankaj. Antaŭ la tabulo ni vidas du gopecujojn. Kaj pluse sur la kvar flankoj de la gotabulo kaj sur la gopecujoj kaj ĝiaj kovriloj pentriĝis ornamaĵo per, supozeble, orfolio kaj uruŝio (japana lako).
Mi impresiĝis pro la preciza laboraĵo.

3 pensoj pri “Miniaturo de gotabulo”

  1. saluton! amiko, mi tralegis vian blogon. tre bone. gxi placxas al mi.
    Mi estas cxina esperantistino, nuntempe en Kardifo, Britio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *