Blanka Tago en Japanio

Hodiaŭ, la 14-a de marto, estas tiel nomata White Day (Blanka Tago) en Japanio. En ĉi tiu tago viro, kiu ricevis de virino donacon en la tago de Sankta Valenteno (la 14-a de februaro), rekompencas ŝin per donaco. Tio ĉi estas relative nova kutimo en Japanio, enkondukita de kukokomercistoj.
Mi donacis kun dankemo kukon al kolegino, kiu bonkore asistadis min dum lastaj jaroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *