Legoma fritetaĵo kun karbonada saŭco

Kiam mi ne havas bonan ideon pri plado por vespermanĝo, mi kuiras legoman fritetaĵon kun viando.

legoma fritetaĵo

Materialoj (varias laŭokaze):
fasketo da foliaj ajloj, 2 dolĉaj kapsikoj, 1 cepo, 1 kukumo, peco da karoto, 200 g da maldike tranĉitaj porkaĵoj, supkulero da kolza oleo, salo, pipro, karbonada saŭco.

1. Lavu kaj distranĉu legomojn en facile manĝeblajn pecojn. Tranĉu viandon laŭplaĉe.

2. Varmigu paton kaj metu supkuleron da oleo en la paton. Unue fritetu viandon kaj karoton, poste aldonu cepon kaj kukumon, kaj laste dolĉan kapsikon kaj folian ajlon. Fritetu miksante la materialojn dum kelkaj minutoj.

3. Gustigu iomete per salo kaj pipro. Verŝu karbonadan saŭcon laŭplaĉe kaj bone miksu ĉion.

Jen la plado estas preta! Bonan apetiton!

*** Karbonada saŭco estas vendata en butiko en Japanio. Oni trempas en ĝi viandopecojn kaj legomojn rostitajn sur rostokrado kaj manĝas. (karbonado = viando rostita sur karboj [PIV])

3 pensoj pri “Legoma fritetaĵo kun karbonada saŭco”

  1. Sepio kaj pektena ligamento! Estos bongusta! Dankon pro via sugesto. Mi provos iam kun maraĵoj.

  2. O, jes, pektena ligamento; sen konsulti vortaron mi eraris. Sed ĉi-kaze, nek PIV, nek konata E-japana vortaro helpas por ‘konkula ligamento’ (japane: kaibasira). Cetere, revenante al la kuira temo, mi malkaŝas, ke ĉe ni, ‘kaŝ-gusto’ estas pinĉeto da kare-pulvoro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *