Kaŝiĝi en skatolo

kato en skatoloMi jam antaŭe skribis, ke mia amata kato Bii fojfoje dormetas en skatolo. Li tre ŝatas ŝoviĝi en skatolon kaj en sakon.
Jen li trovis novan ondokartonan skatolon kaj sin ŝovis en ĝin. Tamen ĉi-foje la bazo de la skatolo estis tiel malvasta, ke li ne povis kuŝi en ĝi. Sidante en ĝi, li ĉarme rigardas al mi.
Post kelkaj minutoj. perdinte intereson pri la skatolo, li elsaltis el ĝi kaj foriris.

2 pensoj pri “Kaŝiĝi en skatolo”

  1. Saluton Bii,
    Vere, du estas amuzema, sed ne tro distru vian mastron… cxar li forgesas kusxi belajn printempajn florbildojn en sia blogaro!
    Gxis en la blogo.
    Jxeo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *