Frostujo – kongelujo

Por hodiaŭa tagmanĝo mi varmigos frostigitan kareon, kiun antaŭe mia edzino kuiris kaj frostigis en frostujo de la fridujo.

Nu, lastatempe mi trovis la vorton kongeli. PIV (Plena Ilustrita Vortaro) klarigas ĝian sencon jene:
kongeli : Fridigi produkton je temperaturo de minus 30°, por konservi ĝin je -18°C.
kongelujo : Ŝranko, hejma aŭ industria, uzata por konservi kongelitajn produktojn.

Pri frostigi jene:
frostigi : Fari ion glaciige malvarma, glaciigi.
frostigado : Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis -24°C.
frostigilo : Tiu aparato de fridujo, kiu tenas sian temperaturon sub 0°C.
frostujo : Malvarmiga ŝranko por konservi manĝaĵojn frostigitaj; povas esti parto de fridujo.

Mi ne estas certa, ĉu mia fridujo estas ekipita per “frostujo”“kongelujo”. Ĉiuokaze mi povos manĝi bongustan kareon, ĉar kareo en posta tago estas pli bongusta.

2 pensoj pri “Frostujo – kongelujo”

  1. Mi neniam aŭdis iun paroli pri “kongeli”, kaj ne multaj komprenos la vorton. Ĝi ankaŭ ne estas en PIV (la malnova kiun mi havas en la laborejo). En la reto mi trovas per Google nur unu veran tekston (do ne vortliston), en kiu la vorto “kongelujo” troviĝas, kaj temas pri teksto verkita de franco. Eble temas pri francismo? “Fridujo” kaj “fridegujo” estas por mi la kutimaj vortoj. Frostujo = fridegujo. Per Google “kongelujo” donas entute 14 trafojn, “fridegujo” donas 34, kaj “frostujo” 54.

  2. Dankon pro via esploro. Pri vortaro mi devis precize diri “Nova PIV (2002)”. Certe PIV (1970) ne enhavas la vorton “kongeli”. Sed ĝia suplemento (1987) enhavas la vortojn “kongeli” kaj “kongelujo”.
    Ankaŭ mi sentas francismon en “kongeli”. Aldone, per Google “kongelita” donas 14 trafojn, el kiuj troviĝas 4 aktualaj uzoj. Tiuj aŭtoroj ŝajnas esti francdevenaj laŭ URL.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *