Markaŝtanaĵo

markaŝtanaĵo kun rizaĵoMi ege ŝatas alkoholitan markaŝtanaĵon. Markaŝtanaĵo estas flavruĝa ovario de markaŝtano (=marerinaco aŭ ekino). Ja tre bongusta estas alkoholita markaŝtanaĵo kun ĵus kuirita varma rizaĵo. Tio feliĉigas min.
Lastatempe mia patrino donis al mi du boteleton da alkoholita markaŝtanaĵo! Nun ĉiufoje, kiam mi gustumas markaŝtanaĵon, mi estas feliĉa.
Oni povas vidi figuron de markaŝtano (ekino) ĉi tie.

4 pensoj pri “Markaŝtanaĵo”

  1. Kiel vi amas florojn, mi sxatus vidi florojn aux foliojn de tiu mirinda kasxtanajxo en via florornamita blogaro…
    Amike
    Joel

  2. Mi unuafoje scias la vorton ‘markaŝtanon’. Mi ne komprenis la vorton, ĉar mia vortaro ne enhavas tiun vorton. Tamen sed jam mi ekkomprenis ĝin, ĉar ĝi estas unu da ovarioj kaj oni povas manĝi ĝin kun varma rizaĵo. Aha! Ĝia formo estas certe kaŝtano de la maro! Imagus, ke oni ,kiu ne estas manĝinta ĝin, ne komprenas ,ke ĝi kaŝas la dolĉecon interne la pinglaro. Kia bongusta ĝi estas!

  3. Saluton, Joel, Stela kaj Yagi!
    Markaŝtano estas mara besto, kiu havas globforman ŝelon kun longaj pikiloj. Certe oni ne enbuŝigos ĝin. Rompante ĝian ŝelon, oni manĝas ĝian internan ovarion. Freŝa kaj kruda ovario de markaŝtano estas plej bongusta kaj tre multekosta.
    Mi aldonis foton de alkoholitan markaŝtanaĵon sur rizaĵo. Bonvole frandu ĝin laŭ via imagpovo. 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *