Oni printas foton kaj tekston

PIV enkondukis la radikon “print/i” en sia suplemento (1987). Tiutempe kaj ankaŭ nuntempe multaj esperanto-vortaristoj kritikis kaj kritikas la radikon. Ekzemple la plej nova vortaro Esperanto-Japana (2006) konsilas uzon de “presi” anstataŭ “printi”.
Sed esperanto-uzantoj havas alian opinion. Mi esploris uzadon de “printi” per Guglo kun la fasado de Kukolo. Mi serĉis la vorton kun fleksio kaj aldonaĵoj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
* printi : 9140 trafoj
* presi : 22900 trafoj
* printilo : 506 trafoj
* presilo : 397 trafoj (inkluzive de la senco “presmaŝino”)
* printatoro : 23 trafoj
Konsiderinte, ke “presi” havas pli vastan sencon ol “printi”, mi diru, ke la uzado de “printi” jam havas firman pozicion. Kaj “printilo” klare superas “presilo”-n. La vorto “printatoro” jam mortis.

4 pensoj pri “Oni printas foton kaj tekston”

  1. Saluton, aehrhardt!
    “Kukolo” estas fasado antaŭ Guglo. Se oni entajpas en ĝia serĉ-tekstujo ekzemple “printilo”-n, tiam “kukolo” ampleksigas la vorton per seriaj vortoj “printilo, printilon, printiloj, printilojn” kaj transsendas ilin al Guglo. Do tiamaniere oni povas akiri pli ampleksan rezulton de Guglo.
    Pli detalan klarigon vi povas legi en la retpaĝo “http://tekstoj.nl/kukolo/”. Tie alklaku la triangulan markon antaŭ “prezento (alklaku la trianguleton)” en la tria linio.

  2. Mi ĵus provis kaj ricevis jenajn rezultojn:

    presilo +kaj +la -wikipedia : 326
    printilo +kaj +la -wikipedia : 300

    Do, estas pli da “presiloj” ol “printiloj”, se oni ignoras Vikipedion.

    Verŝajne estas pli bone uzi la saman vorton por ĉiuj specoj de presado, ĉar la teknologioj pli kaj pli intersimilas, tiel ke baldaŭ estos konfuze kaj malkonvene fari distingon inter “printado” per komputilo kaj “presado” de libroj, kiam oni uzas laserajn presilojn/printilojn por ambaŭ aferoj. Verŝajne do oni uzu la tradician radikon “presi”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *